Jiří Mahen
ĉeĥa poeto, prozisto kaj dramverkisto, fondinto de la urba biblioteko en la urbo Brno (nun Mahen-biblioteko) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jiří MAHEN (naskiĝis la 12-an de decembro 1882 en Čáslav - mortis la 22-an de mano 1939 en Brno, suicido) propranome Antonín Vančura, estis ĉeĥa poeto, prozisto kaj dramverkisto, fondinto de la urba biblioteko en la urbo Brno (nun Mahen-biblioteko). Laŭ lia verko Husa na provázku (Ansero sur ŝnuro) estis nomita moderna teatro en Brno.
Jiří Mahen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antonín Vančura |
Aliaj nomoj | Maheu • Prosper • Richardson • Zelená maska • Červená maska • Ladislav Andělíček • Jan Chadraba • Antonín Dubský • J. Dubský • Ivan Had • H. Lang • František Lipan • Josef Musil • Karel Mužík • Jiří Sequens • J. Skála • Joe Smetana • Pavel Stodola • Kamil Urbánek • Jaromír Výborný • Josef Zamazal |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1882 (1882-12-12) en Čáslav |
Morto | 22-an de majo 1939 (1939-05-22) (56-jaraĝa) en Brno |
Tombo | Centra Tombejo en Brno |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato de Karolo Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo |
Familio | |
Edz(in)o | Karla Mahenová (en) |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo verkisto theatre critic (en) prozisto poeto dramaturgo ĵurnalisto bibliotekisto publikigisto |
Jiří Mahen estis la tria el dek tri infanoj de bakisto. Li studis gimnaziojn en Čáslav kaj Mladá Boleslav, filozofion en Prago. Nelonge li instruis en Přerov, ekde 1910 laboris kiel redaktoro en Brno. Li funkciis ankaŭ kiel dramaturgo de Nacia Teatro en Brno, instruis en la konservatorio kaj laboris kiel bibliotekisto en la urba biblioteko, kiun li fondis. Post la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio li mortigis sin. Unu el la plej grandaj ĉeĥaj verkistoj Vladislav Vančura estis lia nevo.