Jimmie Rodgers (kantisto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
James Charles RODGERS (8a de Septembro, 1897 – 26a de Majo, 1933), profesie Jimmie RODGERS, estis usona kantisto, kantoverkisto kaj muzikisto de kontreo, bluso kaj popola muziko komence de la 20a jarcento, konata ĉefe pro sia ritma jodlado. Rodgers, kun siaj samtempuloj la Familio Carter, estis inter la unuaj steluloj de kontreo, cititaj kiel inspiro de multaj artistoj, kaj metita en nombraj Halls of Fame (famulpromenejoj). Rodgers estis konata ankaŭ kiel "The Singing Brakeman", "The Blue Yodeler", kaj "The Father of Country Music" (la patro de kontreo).[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Jimmie Rodgers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Charles Rodgers |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1897 (1897-09-08) en Meridian |
Morto | 26-an de majo 1933 (1933-05-26) (35-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Misisipio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | gitaristo jodlanto fervojisto kantoverkisto kantisto kantaŭtoro diskografa artisto |
Verkoj | Blue Yodels |
TTT | |
Retejo | http://www.jimmierodgers.com/ |
Fermi