From Wikipedia, the free encyclopedia
Jiří Kylián (Prago, 21-a de marto 1947) estas nederlanda dancisto, koregrafo kaj fotografiisto. Kun Hans van Manen, li estas la ĉefa reprezentanto de la nederlanda skolo de baleto, kiu havis grandan prestiĝon speciale en la 1980-aj jaroj.
Jiří Kylián | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Praga konservatorio Reĝa Baleta Lernejo |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto baleta majstro dancisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jirikylian.com/ |
Li studis en Prago kaj, 20-jaraĝa, li akiris stipendion por la Royal Ballet School de Londono. En 1968 li aliĝis en la Baleto de Stuttgart, kie li laboris kun John Cranko. Tie li ekkarieris kiel koregrafo: lia unua verko, nome Paradox (1970), estis kreita por la Societo Noverre kiun direktoris Cranko. En 1974 li premieris Sinfonietta, sia plej konata verko, kun muziko de Leoš Janáček, en kiu li prezentis plinovigan koregrafion kun varia mikso de stiloj (klasika, nuntempa kaj folklora), de granda lirikismo kaj muzikeco. En 1976 li ĝis arta direktoro de la Nederlands Dans Theatre. Lia verko Symphony of Psalms ricevis en 1978 la premion Olivier en Londono. En 1992 li kreis sian propran kompanion. En 2008 la reĝino Beatrikso atribuis al li la Honormedalon de Artoj kaj Sciencoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.