Ještěd (1012 m) (germane Jeschken) estas monto en Ještěda-kozákova montodorso en la norda parto de Ĉeĥio, situanta sude de Liberec. Sur la pinto troviĝas konata televida elsendilo en teĥnikisma arĥitektura stilo; en la suba parto de la elsendturo situas hotelo kaj restoracio. Sur la pinton de Ještěd iras telferoj, sur la deklivoj troviĝas skiada centro. Tuj sub Ještěd situas Horní Hanychov, la plej suda urboparto de Liberec. La masivo de Ještěd estas ekde 1995 parto de la Naturparko Ještěd (93,6 km²).
Ještěd | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Horní Hanychov | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 43′ 56″ N, 14° 59′ 7″ O (mapo)50.73222222222214.985277777778 | ||
| |||
Parto de | Ještěda-kozákova montodorso vd | ||
Jam antaŭ konstruo de la elsendoturo staris sur la monto granda kruco. Ještědaj krucoj havas longan historion, pruvitan jam ekde la jaro 1737; la ĝis nun lasta venas de la jaro 1990. Ĝia antaŭinto estis en la 1980-aj jaroj sekrete fortranĉita, onidire laŭ ordono de tiama komunista urbestro de Liberec.
Gravan rolon ludis Ještěd kelkajn tagojn post la sovetia invado en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1968, kiam el ĝi elsendis inter la 25-a kaj la 27-a de aŭgusto la televida studio Svobodné studio Sever ("Libera studio Nordo"). Ankaŭ Václav Havel parolis en elsendo el tiu elsendturo; hodiaŭ rememorigas tion memortabulo apud la turo.
Esperanto
Je la 27-a de oktobro 2008 kelkaj partoprenantoj de la renkontiĝo de ĈEJ vizitis Ještěd per telfero. Dum la 65-a IJK en Liberec en la jaro 2009 okazis dimanĉe kaj marde ekskursoj al Ještěd.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.