![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Kerk_Conception_Exterieur.jpg/640px-Kerk_Conception_Exterieur.jpg&w=640&q=50)
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos estas bolivia religia aro, konsistanta el pluraj setlejoj starigitaj inter 1700 kaj 1760 en Provinco Chiquitos, en departemento Santa Cruz, ĉirkaŭ 200 km disde Santa Cruz de la Sierra.
Jezuitaj Misiejoj de Chiquitos | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
mission station (en) ![]() ![]() | |||||
Geografia situo | 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)-16.2748-62.5072 | ||||
Lando(j) | Bolivio vd | ||||
Situo | Santa-Kruzio | ||||
| |||||
| |||||
Monda heredaĵo | |||||
![]() | |||||
Lando | Bolivio | ||||
Tipo | Kultura | ||||
Kriterioj | (iv) (v) | ||||
Fonto | 529 | ||||
Regiono** | Latinameriko kaj Karibio | ||||
Geografia situo | 16° 16′ 29″ S, 62° 30′ 26″ U (mapo)-16.2748-62.5072 | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 1990 (14-a sesio) | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
Proklamitaj Monda heredaĵo fare de UNESKO en 1990, ili reprezentas unu el la plej grandaj kulturaj trezoroj de Bolivio.
Ili estas facile atingeblaj per aŭto aŭ buso de Santa Cruz. Ili estas miksaĵo de Baroko kaj indiĝena kreivo. La strukturo de la antikvaj misiejoj estas preskaŭ ĉiam la sama: granda kvadrata placo kun kruco en la centro de kvar palmarboj; sur unu flanko la preĝejo kun la domo de la Patroj, la tombejo, kaj publikaj konstruaĵoj; sur la ceteraj flankoj, magazenoj kaj domoj de indiĝenoj. 300 jarojn post ilia fondo ili ankoraŭ estas malfermitaj al kulto.