usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Jeffrey Jacob ABRAMS (ofte mallongigata J. J. Abrams, naskiĝis la 27-an de junio 1966 en Novjorko, Usono) estas usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro.
Post la naskiĝo en Novjorko, li frue kun sia familio translokiĝis al Los-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegion Sarah Lawrence en Bronxville, Novjorkio.
Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, interalie Armageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj serioj Felicity (1998), Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serio Lost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serio Mission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste en 2009 li interalie reĝisoris la filmon Star Trek, la 11-an kinejan filmon el la samnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.