Jean Lorrain
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean LORRAIN (9a de Aŭgusto 1855 en Fécamp, Seine-Maritime – 30a de Junio 1906), denaske Paul Alexandre Martin Duval, estis franca poeto kaj romanisto de la skolo de Simbolismo.
Jean Lorrain | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paul-Alexandre-Martin Duval |
Aliaj nomoj | Raitif de la Bretonne • Daniel de Kerlor |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1855 (1855-08-09) en Fécamp |
Morto | 30-an de junio 1906 (1906-06-30) (50-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Peritoneito |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | poeto dramaturgo libretisto verkisto ĵurnalisto |
Lorrain estis elstara disĉiplo de la tendenco de dandismo kaj pasigis multon de sia tempo inter la modaj artistaj etosoj en Francio, precize en la kafejoj kaj trinkejoj de Montmartre.[1]
Li kontribuis al la satira ĉiusemajnaĵo Le Courrier français, kaj verkis nombrajn kolektojn de verso, kiel La forêt bleue (1883) kaj L'ombre ardente, (1897). Li estas memorita ankaŭ pro siaj romanoj kaj noveloj de tendenco de Dekadencismo, kiel Monsieur de Phocas (1901), Monsieur de Bougrelon (1897), kaj Histoires des masques (1900), same kiel por unu el liaj plej bonkvalitaj rakontoj, Sonyeuse, kiun li rilatigis al portretoj ekspoziciitaj de Antonio de La Gándara en 1893. Li verkis ankaŭ la libreton por la opero de Pierre de Bréville nome Éros vainqueur (1910).
Lorrain estis malkaŝe samseksemulo, ofte citante epizodojn de la Antikva Grekio kiel nobela heredaĵo de samseksemo[2] kaj estis populare konata kiel 'La Ambasadoro el Sodomo'.[3]
Marcel Proust malkaŝe neniam akceptis konfesi sian samseksemon, kvankam liaj familio kaj proksimaj amikoj ĉu sciis ĉu suspektis tion. En 1897, li eĉ luktis duelon kontraŭ Jean Lorrain, kiu publike estis pridubinta la naturon de la rilatoj de Proust kun lia amanto[4] Lucien Daudet (ambaŭ duelistoj survivis).[5]