franca generalo kaj arkitekto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean-Baptiste Kléber, naskiĝinta la 9an de marto de 1753 en Strasburgo kaj murdita la 14an de junio de 1800 ĉe Kairo en Egipto, estis franca generalo kiu famiĝis dum la epoko de la francaj revoluciaj militoj, ĉefe dum la milito de Vendée kaj de la kampanjo de Egiptio.
Jean-Baptiste Kléber | |
Kléber, de Jean-Baptiste Paulin Guérin | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1753 en Strasburgo |
---|---|
Morto | 14-an de junio 1800 (47-jaraĝa) en Kairo |
Soldata kariero | |
Persona informo | |
Mortokialo | Pikvundo |
Tombo | Cronenbourg French National Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Amkunulo | Pauline Fourès (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro militisto arkitekto milita komandisto |
Li ekkarieris en la Armeo de la Rejno, en kies kampanjo li defendis en 1793 la fortikaĵon de Majenco. En aŭgusto samjare li estis sendita por subpremadi la ribelon de la Vendée estrite de la generalo Léchelle. Li estis venkita ĉe Tiffauges, venkis ĉe Montaigu kaj partoprenis en la batalo de Cholet kiu limigas la vendeanojn norden de la Luaro. La malvenko de Entrammes kie la respublika armeo perdis 4 000 homojn kaj sian tutan artilerion markis la pinton de lia konflikto kontraŭ la generalo Léchelle. Ankaŭ Kléber kulpis, sed estis la generalo Léchelle kiu estis deklarita responsa de la malvenko kaj elpostenigita. Sub la estreco de la generalo Rossignol pluis la malvenkoj. Post sangoverŝa reago kaj organizado de la respublikanoj, ili venkis en la batalo de Savenay (decembre de 1793) kaj finis la milito de Vendée.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.