Jayne Mansfield
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jayne MANSFIELD (denaske Vera Jayne PALMER; naskiĝinta la 19-an de aprilo 1933; mortinta la 29-an de junio 1967) estis usona aktorino en kino, teatro, kaj televido. Ŝi estis ankaŭ noktokluba distristino, kantistino, kaj unu el la komencaj virinoj de la virgazeto Playboy. Ŝi estis ĉefa seksosimbolo de Holivudo de la 1950-aj kaj la komenco de la 1960-aj jaroj kaj alternativo de 20th Century Fox anstataŭ Marilyn Monroe kiu iĝis konata kiel "Working Man's Monroe" (la laboristo de Monroe).[1][2] Ŝi estis konata ankaŭ pro sia bone reklamita persona vivo kaj reklamja kampanjoj, kiaj pere de nekaŝaj vestaĵoj.[3][4] Ŝi estis unu el originaj seksallogaj blondulinoj de Holvudo,[5] kaj, kvankam multaj homoj neniam vidis ŝiajn filmojn,[6] Mansfield restis unu el plej rekoneblaj ikonoj de la famulkulturo de la 1950-aj jaroj.[7]