urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Jasuĝo, persalingve ياسوج estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad en Irano. Jasuĝo estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Jasuĝo · یاسوج | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | ||
Telefonkodo | 0741 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 505 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 40′ N, 51° 35′ O (mapo)30.66666666666751.583333333333 [+] | ||
Alto | 1 870 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yasuj [+] | |||
Jasuĝo situas sur altebenaĵo en Zagros-montaro inter altaj montoj en sudokcidenta Irano je 558 km de Teherano . Rivero trafluas la urbegon.
Tiu areo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Tie venkis Aleksandro la Granda kontraŭ la persoj. La urba municipo de Jasuĝo estis kreita en 1970.
Jasuĝo estas industria urbo, kie funkcias uzino pri sukeroj, karban elektrejon kaj rafinejon. Manfaraĵoj estas tapiŝoj, korboj, brikoj, kaheloj.
Medicina kaj kemia universitatoj funkcias en la urbego.
Jasuĝo estis konektita kun la tutlanda vojreto, krome ĝi havas flughavenon.
Jasuĝo situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 865 mm. Inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 15,2 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C. En la proksimaj altaj montoj glaĉeroj estas.
La loka muzeo malfermita en 2002 prezentas ekzemple arkeologiajn restaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.