historia observatorio en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jantar Mantar estas historia observatorio por nud-okula astronomio establita en Ĝajpuro (Raĝastano), nord-orienta parto de Barato. Ĝi kontistiĝas el serio da astronomiaj instrumentoj, ĉefe grandaj sunhorloĝoj, konstruigita de la maharaĝo Ĝai Singh la 2-a en ties nova ĉefurbo inter 1727 kaj 1733. Ĝi estas de 2010 enskribita en la Monda heredaĵo de Unesko.[1]
Jantar Mantar | |||
---|---|---|---|
जंतर मंतर, जयपुर | |||
observatorio kolekto | |||
Estiĝo | 18-a jarcento | ||
Areo | 1,8652 m² | ||
Lando | Barato vd | ||
Situo | Ĝajpuro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 26° 55′ 29″ N, 75° 49′ 30″ O (mapo)26.92472222222275.825 | ||
| |||
Retejo | http://museumsrajasthan.gov.in/monument/jantar-mantar | ||
Jantar Mantar | |
Astronomia observatorio | |
Ĝenerala vido de Jantar Mantar kun la Brihat Samrat Yantra en fono | |
Oficiala nomo: जन्तर मन्तर | |
Lando | Barato |
---|---|
Regiono | Raĝastano |
Municipo | Ĝajpuro |
Supermara alteco | 431 m s. m. |
Areo | 1,87 km² (187 ha) |
Vikimedia Komunejo: Jantar Mantar (Jaipur) | |
Retpaĝo: http://museumsrajasthan.gov.in/mounment_Jantar-Mantar.htm | |
La nomo de la observatorio venas de la sanskrito "jantra", यन्त्र, : "instrumento, maŝino", kaj "mantrana", मन्त्रण, "konsulti, kalkuli". Do Jantar Mantar litere signifas "kalkula instrumento".
Ĝai Singh la 2-a, erudiciulo kiu studis la verkojn de diversaj barataj kaj eǔropaj astronomoj kaj inspiriĝis de la sultano astronomo Ulugbek[2] de Samarkando, destinis tiun observatorion al sia guruo, la pandito Jaganath[3] en la celo establi astrologiajn temojn kaj determini plej favoran momenton por grava evento (geedziĝo, vojaĝo...)
Ĝi estas inspirita de alia observatorio, kiun Ĝai Singh la 2-a konstruigis en Delhio, ĉefurbo de la Mogola Imperio. Li konstruigis tri aliajn tiajn observatoriojn en Varanasio, Mathura kaj Ujjain, sed tiu de Ĝajpuro estas la plej granda kaj plej bone konservata.
Konstruita el lokala ŝtono kaj marmoro, ĝi etendiĝas sur areo de ĉ. 18700 kvadrataj metroj.[1] Ĝi estis kontinue uzita ĝis ĉirkaŭ 1800, kaj poste estis forlasita kaj kadukiĝis. Ĝi estis plurfoje restaǔrita dum la brita koloniado precipe en 1902. Jantar Mantar estis deklarita nacia monumento en 1948 kaj estis restaŭrita en 2006 ; la restaŭrado de la komenca 20-a jarcento anstataŭigis iuj el la originaj materialoj per malsamaj materialoj.[1]
La Jantar Mantar estas administrata de la Archeological Sites and Monuments Act de Raĝastano de 1961 kaj protektita kiel Nacia Monumento de Raĝastano de 1968, ĝi estas la ĉefa turismejo de Ĝajpuro.
La Jantar Mantar konsistiĝas el dek naǔ instrumentoj por mezuro de la tempo, antaŭkalkulo de la eklipso, sekvo de la steloj, mezuro de la orbito de Tero ĉirkaǔ Suno, de la stelaj rektascensiojn kaj de la efemeridoj. Tiuj instrumentoj uzas tri ĉielajn koordinatsistemojn : la lokalan sistemon horizonto-zenito, la ekvatoran koordinatsistemon kaj la ekliptikan koordinatan sistemon. La Kapala Yantraprakara estas unu el tiuj, kiu funkcias en du sistemoj kaj permesas transformojn de unu sistemo al alia.
Brihat Samrat Yantra : Ĉefa instrumento de Jantar Mantar kaj plej granda ekvatoria sunhorloĝo el la mondo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.