Jangzia acipensero
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jangzia acipensero aŭ Dabria acipensero (Acipenser dabryanus) estas specio de fiŝoj en la acipensera familio, nome Acipenseredoj. Aliaj komunaj nomoj estas Ĉiangjianga acipensero, kaj rivera acipensero.[1] Ĝi estas endemia de la Jangzirivera Baseno en Ĉinio. Ĝi estis fiŝaĵo de komerca gravo. Ties populacioj malpliiĝis draste, kaj en la komencaj 1980-aj jaroj, ĝi estis deklarita endanĝerita specio kaj ties komerca rikoltado estis malpermesita.[1] Ĝi estis listita kiel draste endanĝerita specio fare de la IUKN ekde 1996 kaj ekde 2010 (eble formortinta) estis aldonita al ties statuso.[2]
Tiu acipensero ŝajne atingis 2.5 m de longo, sed ĝi estis kutime multe pli malgranda.[3] Ties korpo estas blu-griza supre kaj flaveca sur la ventro, kun kvin strioj de skvamoj. La kapo estas triangula kaj la muzelo estas longa kun la buŝo situanta en la suba parto. Estas du paroj de lipharoj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.