![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/Jan_K%25C5%2599titel_Va%25C5%2588hal.jpg/640px-Jan_K%25C5%2599titel_Va%25C5%2588hal.jpg&w=640&q=50)
Jan Křtitel Vaňhal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Křtitel Vaňhal (en la germana „Johann Baptist Vanhal") (naskiĝis la 12-an de majo 1739 en Nechanice en Bohemio – mortis la 20-an de aŭgusto 1813 en Vieno) estis ĉeĥa komponisto de la 2-a duono de la 18-a jarcento, verkinta en klasikisma stilo.
Jan Křtitel Vaňhal | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1739 (1739-05-12) en Nechanice |
Morto | 20-an de aŭgusto 1813 (1813-08-20) (74-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio arkiduklando Aŭstrio ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonĉelisto pianisto violonisto orgenisto muzikinstruisto ![]() |
En Vieno, kie li pasigis plejparton de sia vivo, li origine studis ĉe Karl Ditters von Dittersdorf.Kun sia instruisto kaj kun Wolfgang Amadeus Mozart kaj Joseph Haydn li kunludis en arĉkvarteto. Krom restado en Vieno li pasigis stude du jarojn en Italio kaj kun la grafo Erdödy vizitis Hungarion kaj Kroation.
Li apartenas al la unuaj komponistoj, kiuj kapablis vivteni sin per muzikinstruado kaj enspezoj el siaj verkoj. Liaj pianokomponaĵoj apartenas ĝis nun al aprezata pedagogia materialo.
Inter liaj 1300 komponaĵoj troviĝas pli ol 100 kvartetoj, 76 simfonioj, serenadoj kaj multnombraj kamerkomponaĵoj.