James Mill
From Wikipedia, the free encyclopedia
James MILL (denaske James Milne,[1] 6a de Aprilo 1773 – 23a de Junio 1836[2]) estis skota historiisto, ekonomikisto, politika teoriulo, kaj filozofo. Li estas kalkulita inter la fondintoj de Rikarda skolo pri ekonomiko.[3] Li verkis The History of British India. Li estis la unua verkisto kiu dividas la hindian historion en tri partoj: hindua, islama kaj brita,[2] klasigo kiu montriĝis daŭre influa en la kampo de hindiaj historiaj studoj, sed kiu estas vidata pli ĵuse kiel iom problemiga.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
James Mill | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1773 (1773-04-06) en Angus |
Morto | 23-an de junio 1836 (1836-06-23) (63-jaraĝa) en Kensington |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Universitato de Edinburgo |
Familio | |
Infano | John Stuart Mill |
Okupo | |
Okupo | filozofo redaktisto eseisto verkisto literaturkritikisto politikisto tradukisto lingvisto historiisto teologo ekonomikisto politikologo |
Fermi
Mill estis la patro de John Stuart Mill, fama filozofo de liberalismo kaj utilismo, kaj kolonia administristo de la Brita Orienthinda Kompanio.