skota aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
James McAvoy (prononco de la familia nomo mækəvɔɪ; naskiĝis la 21-an de aprilo 1979) estas skota aktoro. Li faris sian aktoran debuton kiel adoleskanto de 15 jaroj en The Near Room (La Proksima Ĉambro, 1995) kaj plejparte televide aperis ĝis 2003, kiam komenciĝis lia filma kariero. Lia rimarkinda televida verko inkluzivas la trileron State of Play (Ŝtato de Ludado) kaj la sciencfikcia mini-serio Gefiloj de Dune de laŭ romano de Frank Herbert. Li rezultis en pluraj produktoj de la teatrejo West End en Londono kaj ricevis tri nomumojn por la BAFTA-premio Laurence Olivier kiel plej bona aktoro, kaj li ankaŭ faris voĉan laboron por animaciaj filmoj inkluzive de Gnomeo & Juliet, ĝia sekvo Sherlock Gnomes, kaj Arthur Christmas.
James McAvoy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
James McAvoy | |||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1979 (45-jaraĝa) en Glasgovo | ||||
Religio | rom-katolika vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Londono vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | St. Thomas Aquinas Secondary School, Glasgow (en) Reĝa Konservatorio de Skotlando (–2000) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Joy McAvoy (en) vd | ||||
Edz(in)o | nekonata valoro (2022–) Daisely (en) (2006–2016) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro teatra aktoro aktoro voĉaktoro filmaktoro televida prezentisto vd | ||||
Aktiva dum | 1995– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 2003, McAvoy aperis en gvida rolo en la fimlo Bollywood Queen. Sekvis apoga rolo, la faŭno Sinjoro Tumnus, en La Kronikoj de Narnia: La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko (2005). Lia agado en la dramo de La Lasta Reĝo de Skotlando (2006) de Kevin Macdonald gajnis al li plurajn premiojn, inkluzive de la BAFTA-premio por plejbona subtena aktoro. La kritike aklamita romantika drama-filmo Atonement (2007) gajnis al li nomumon por la premio Ora Globo kaj sian duan BAFTA-nomumon. Li poste kun Angelina Jolie aperis kiel novtrejnita murdisto en la trilero Wanted (2008).
En 2011, McAvoy pozis kiel profesoro Charles Xavier en la superheroa filmo X-Men: First Class (2011), rolon, kiun li reprenis en X-Men: Days of Future Past (2014), X-Men: Apocalypse (2016), Deadpool 2 (2018) kaj Dark Phoenix (2019). McAvoy ĉefrolis en la krim-komedie drama filmo Filth (2013), por kiu li gajnis premion de plej bona aktoro kadre de la Britaj Sendependaj Filmo-Premioj (BIFA). En 2016, li portretis Kevin Crumb, viron kun 23 alternaj personecoj, en Split de M. Night Shyamalan, por kiu li ricevis kritikan aklamon, kaj poste reprenis la rolon por la filmo Glass (Vitro) de 2019.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.