From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakobo la 5-a (naskiĝis en Linlithgow, Skotlando, la 10-an de aprilo 1512 – mortis en Falkland, Fife, la 14-an de decembro 1542) estis reĝo de Skotlando de la Stuart-domo, de 1513 ĝis sia morto.
Lia patro estis Jakobo la 4-a (Skotlando), lia patrino estis fratino de Henriko la 8-a (Anglio), skota reĝino Margaret Tudor, tiel Jakobo la 5-a estis nepo de la Henriko la 7-a (Anglio) laŭ patrina branĉo.
Li estis infano, kiam lia patro mortis en la Batalo de Flodden, tiel komencon de lia regado karakterizis rivalado de la franc- kaj anglo-amikaj ĉefnobeloj. Kiam li vere enpotenciĝis, li iĝis aliancano de Francio kaj patrono de la romkatolika eklezio.
Li subskribis traktaton en 1534 kun sia onklo, Henriko la 8-a (Anglio), sed post kiam li geedziĝis en 1538 kun Maria de Lotaringio (Marie de Guise), li iĝis natura aliancano de Francio, kontraŭ Anglio. Henriko la 8-a atakis Skotlandon en 1542 kaj la 24-an de novembro malvenkigis Jakobon. La skotan reĝon trafis nerva kolapso kaj li mortis unu semajnon post naskiĝo de lia filino, la pli posta Maria Stuart.
Liaj ekster-geedzecaj infanoj (Robert Stewart, John Stewart of Darnley kaj James Stewart) iĝis influhavaj ĉefnobeloj de Skotlando.
Antaŭe: | Reĝo de Skotlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Jakobo la 4-a | 1513-1542 | Maria Stuart |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.