Jakob David Applebaum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakob David Applebaum (prononco [APLbaŭm], hebree kaj jide יעקב דוד אפלבאום) naskiĝis la 14-an de novembro 1877 en Mszczonów, Pollando kaj mortis la 7-an de januaro 1964 en Britio. Li estis juda Esperanto-verkisto, tradukisto, komercisto, rotariano kaj pacifisto.
Jakob David Applebaum | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1877 (1877-11-14) en Mszczonów |
Morto | 7-an de januaro 1964 (1964-01-07) (86-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Pollando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto butikisto ![]() |
En 1900 li, 22-jara, translokiĝis al Britio kaj sekve ricevis britan civitanecon.[1] En 1909 li esperantistiĝis. Li estis prezidanto de la Esperanto-Federacio Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro inter 1915 kaj 2020, el kio poste ekestis la Nordokcidenta Esperanto-Federacio, kaj ankaŭ poste havis multajn oficojn en la Brita Esperanto-Asocio (BEA).
Dum la Universala Esperanto-Kongreso de 1921 en Prago, li voĉdonis por la konstruado de monumento sur la tombo de Ludoviko Lazaro Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio. Li estis elektita honora sekretario de tiu ĉi projekto kaj sukcesis plenumi ĝin post kvin jaroj. La monumento estas skulptita en Skotlando kaj en 1926 transportiĝis al Varsovio.[1]