Li naskiĝis en Töss. Post fino de gimnazio en Winterthur, Heer akiris la diplomon de instruisto en 1879. En 1888 li publikigis sian vojaĝraporton Ferien an Adria. En 1892 li akceptis la postenon de redaktoro de la Neue Zürcher Zeitung. Dum 1899-1902 li redaktoris Die Gartenlaube. Ekde 1902 li okupis sin nur pri verkado. Lian romanon Ĉe la Sanktaj Akvoj, kiun li publikigis en 1898, tradukis en Esperanton Alfred Bader, Paul Le Brun kaj Jakob Schmid.
Ĉe la sanktaj akvoj: romano el la svislanda montegaro, el la germana lingvo tradukis: Alfred Bader, Paul Le Brun kaj Jakob Schmid, 2 volumoj, 1947-1948, Berno, Svislando, Eldonis Svisa Esperanto-Societo.
„Jen la unuaj ok ĉapitroj de romano samnoma, kiun la Svisa Esperanta Societo volis eldoni okaze de la Berna Kongreso. Ne povante tion efektivigi, ili eldonis ĉi tiun parton kiel apetitigilon por la cetero. La ĉefa temo de la libro estas la konflikto inter la estro de la komunumo kaj alia homo (kiun li mortigas, devigante lin ripari la akvokondukilon de la "Sanktaj Akvoj”), kaj la efiko de tiu konflikto sur la infanojn de la du familioj. Tiuj aferoj okazis en izolita valo antaŭ (supozeble) kvindek jaroj, kiam la vilaĝanoj ankoraŭ kredis la malnovajn superstiĉojn kaj malfidis la "progreson” kaj la turistojn. La aŭtoro
klare desegnas la diversajn rolulojn kaj bildigas la kamparon kaj montaron.
La lingvo estas ĝenerale altnivela. Tamen cent okdek devus esti tiel skribita, ne per unu vorto; la vortoj mia k.s. ne
bezonas la artikolon; spite ĉion estas pli bona ol spite ĉio. Supozeble kurvoj (kurboj) kaj vagabundo (vagabondo) estas preseraroj. Notindaj esprimoj: La geedzoj vidiris unu la alian; la sovaĝula lavango; ili preĝis por siuloj. Bedaŭrinde, al kelkaj vortoj ne troveblaj en la Plena Vortaro mankas klarigo.
Espereble oni aldonos tion en la dua volumo —kiun mi atendas kun multe da plezuro.”
„Al tiu, kiu legis la unuan parton, ne necesas, ke mi rekomendu la legadon de la dua parto. Sendube li estos jam leginta
ĝin antaŭ ol ĉi tiu recenzo aperos. Al la aliaj mi varme rekomendas la libron, kiu ne pretendas esti grava literaturaĵo, sed estas lerte rakontita romano kiu kaptas la intereson ek de la unua paĝo.
La scenejo estas izolita vilaĝo en Svislando, kie ankoraŭ regas la malnovaj tradicioj, superstiĉoj, kaj malfido al la
“progreso”. Inter la legendoj estas tiu, ke la liberiĝo de la vilaĝo el la sangoservuto al la Sanktaj Akvoj okazos nur pere de la
morto de virgulino.
Kiel ĉi tiu liberiĝo okazas pro la forta amo inter la filino de la “Prezi” de la vilaĝo—forta, kruda viro — kaj la filo de la
viro, kiun la Prezi trompas kaj igas morti, estas la ĉefa temo de la libro.
La traduko glate fluas. La solaj eraroj kiujn mi rimarkis estis la misuzo de "sole” anstataŭ "nur” (p. 31, 32); kaj foje anstataŭ ĉiufoje. Kvazaŭ ne ĉiam postulas la us-modon. Kelkaj vortoj netroveblaj en la Plena Vortaro ne havas apartan tradukon (ekz. traŭbo, lezi). La formo sciavida tre trafas, kaj pro la ofta uzo de alo ĉe teknikaj temoj, la formo nazaloj ŝajnas bona kunmetaĵo.”