Jair Lapid
israela politikisto kaj ĉefministro From Wikipedia, the free encyclopedia
israela politikisto kaj ĉefministro From Wikipedia, the free encyclopedia
Jair LAPID, hebree יאיר לפיד, (naskiĝis la 5-an de novembro 1963 en Tel Avivo) estas israela politikisto de la partio Jeŝ Atid ("Estas Estonteco"). Li estas la ĉefministro de Israelo ekde la 1-an de julio 2022.
Lapid estas la fondinto kaj partia gvidanto de Jeŝ Atid. Ekde 2013 li estis parlamentano ĉe la Kneset kaj fariĝis ministro pri financoj en la tria registaro de Netanjahu de 2013 ĝis 2014.
En 2020 li fariĝis la gvidanto de la opozicio, kaj en 2021 li sukcesis formi la registaron kaj fariĝis kaj la sinsekva ĉefministro de Israelo kaj ministro pri eksteraj aferoj en la tiel nomata Bennett-Lapid-registaro.
Antaŭ sia politika kariero li laboris kiel aktoro, ĵurnalisto, komerca kaj televida prezentisto. Li ankaŭ verkis plurajn librojn.
Jair Lapid estas la filo de publicisto, ĵurnalisto kaj politikisto Tommy Lapid kaj dramisto kaj romanisto Ŝulamit Lapid.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.