From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacqueline BISSET [d͡ʒækəliːn ˈbɪsɪt] (denaske Winifred Jacqueline Franser Bisset; Surrey, Unuiĝinta Reĝlando; 13-a de septembro 1944) estas brita aktorino. Ŝi ricevis Oran Globon pro sia laboro en serieto Dancing on the Edge.
Jacqueline Bisset | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jacqueline Bisset | |||||
Naskonomo | Winifred Jacqueline Fraser Bisset | ||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1944 (80-jaraĝa) en Weybridge, Anglio | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Lycee Francais Charles de Gaulle (en) vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Victor Drai (en) Emin Boztepe (en) Alexander Godunov (en) Michael Sarrazin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro modelo vd | ||||
Aktiva dum | 1965– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante juna, ŝi zorgis pri sia patrino kiu suferis pro multloka sklerozo, dum ŝi studis aktoradon kaj pozis kiel modelo. Post malgrandaj roloj, ŝi en 1967 estis elektita por ludi duarangan rolon en Two for the Road, kie ĉefrolis Albert Finney kaj Audrey Hepburn. En 1968 Mia Farrow, kiu trairis epokon de personaj malfacilaĵoj, abandonis la filmadon de The Detective kaj Jacqueline ricevis sian rolon. La venonta filmo estis Bullitt, protagoniste ĉe Steve McQueen. En 1972, ŝi ludis sub reĝisorado de François Truffaut en La nuit américaine, kio definitive famigis ŝin.
Ŝia partopreno en The Deep (1977) kun Robert Shaw kaj Nick Nolte, havigis al ŝi la titolon de "plej alloga aktorino el ĉiuj tempoj", fare de la revuo Newsweek pri scenoj en kiuj ŝi naĝis vestita nur per to-ĉemiso. Al ŝia famo kiel seksosimbolo helpis ŝia beleco kaj aparte la bluaj okuloj. Tuj poste ŝi ludis en Rich and famous (1981), kun Candice Bergen, kaj Under the Volcano, kun Albert Finney. En 1989 ŝi ludis en Wild Orchid kun Mickey Rourke, Carré Otis, Bruce Greenwood, kaj Assumpta Serna. Ŝi estis nomumita por la premio César pro sia partopreno en la franca filmo La cérémonie reĝisorita de Claude Chabrol (1995).
Laŭlonge de sia kariero ŝi laboris por reĝisoroj tiom famaj kiom la citita François Truffaut, John Huston, George Cukor kaj Roman Polański, inter aliaj. Krom kinlaboro, Bisset aktoris ankaŭ en filmoj de televido, ĉefe ekde la 1990-aj jaroj; unu el famaj roloj estis tiu de Jacqueline Kennedy Onassis, kiun ŝi ludis kaj por kino kaj por televido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.