![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Jacobus_Sinapius.jpg/640px-Jacobus_Sinapius.jpg&w=640&q=50)
Jacobus Sinapius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakobo Sinapo (1575-1622) (ĉeĥe: Jakub Horčický z Tepence) estis ĉeĥa apotekisto, botanikisto, herbisto, kuracisto, kemiisto, helenisto, kaj kuratoro de la Botanika ĝardeno de la reĝo Rudolfo la 2-a (1522-1612) kaj privata kuracisto de la imperia suvereno. Jakobo Sinapo famiĝis ankaŭ pro tio ke li eble estis unu el la posedantoj de la Manuskripto de Vojniko, ĉar lia subskribo aperas sur paĝo de la dokumento.
Jacobus Sinapius (1575-1622) | ||
---|---|---|
![]() ĉeĥa apotekisto, kuracisto kaj kemiisto. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1575 en Krumau, ![]() | |
Morto | 25-a de septembro 1622 en Prago, ![]() | |
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | |
Mortis per | Ĉevalfalo ![]() | |
Lingvoj | ĉeĥa • germana • latina vd | |
Alma mater | Universitato de Prago | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto kuracisto apotekisto ![]() | |
Laborkampo | Medicino, farmacio, kemio kaj religio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tio eble okazis en 1608, kaj esploristoj asertas ke ĝi estas la komenca dato de la manuskripto. Kvankam Rudolfo la 2-a atribuis la aŭtorecon de la verko al Ruĝero Bakono (1214-1294), pluraj aliaj nomoj jam estis citataj kiel proprietuloj de la dokumento, interalie, John Dee, Edward Kelley (1555-1597), Georgius Barschius (1585-1662), Raphael Sobiehrd-Mnishovsky (1580-1644) kaj Cornelis Drebbel.