Jérôme Boateng
german futbalisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jérôme BOATENG (naskiĝis la 3-an de septembro 1988(nun 1988-09-03) en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 li havis la ĉemizan numeron "17".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jérôme Boateng – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jérôme Boateng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jérôme Agyenim Boateng |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1988 (1988-09-03) (35-jaraĝa) en Okcidenta Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Kevin-Prince Boateng kaj George Boateng (en) |
Amkunulo | Kasia Lenhardt (–2020) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jboateng.com |
Fermi
- Kategorio Jérôme Boateng en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri germana futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |