From Wikipedia, the free encyclopedia
János Szirtes [jAnoŝ sirteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirtes János estas hungara abstraktisma pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
János Szirtes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1954 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo lektoro ludisto vidartisto grafikartisto |
TTT | |
Retejo | https://szirtesjanos.com/ |
János Szirtes naskiĝis la 8-an de decembro 1954 en Budapeŝto.
János Szirtes studis en akademio de belartoj en Bratislavo inter 1975-1977, poste en Hungara Belarta Altlernejo en 1980 li akiris grafikistan diplomon, fine li frekventis samloke majstrokurson (1980-1983). Lia ĉefinstruisto estis Miklós Erdély. En mezo de la 1970-aj jaroj li vizitis ankaŭ modernan studion de Szentendre. En la 1980-aj jaroj li ankaŭ muzikadis kun László feLugossy, tiutempe li ofte pentradis en artistkolonio en Makó. Inter 1983-1987, poste en 1989 kaj 1994 li havis stipendiojn. En 1989 li ekinstruis en Industriarta Altlernejo, ekde 1997 en rango docento, en 2002 li habilitiĝis, en 2005 li profesoriĝis. En 1991 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis premiojn inter 1982-2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.