Dielektrika permeableco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dielektrika permeableco (aŭ relativa permitiveco) estas koeficiento ε en la leĝo de elektra interago kaj la Ekvacioj de Maxwell.
Ĉi tiu koeficiento montras kiel medio plimalgrandigas elektran kampon rilate al donita elektra ŝovodenso.
En elektromagnetismo, la elektra ŝovodenso D indikas, kiel elektra kampo E agas sur la aranĝo de elektraj ŝargoj en materio, aparte sur la translokiĝo de tiuj ŝargoj kaj sur la oriento de elektraj dupolusoj. La rilato kun la relativa permitiveco tre simple estas, pri lineara, uniforma, izotropa medio (perfekta medio) kaj kun samtempa reago al ŝanĝoj de elektraj kampoj.
- ,
kie
- ε estas la relativa permitiveco de la medio (valoro sen unuo),
- ε0 estas la permitiveco de vakuo (absoluta dielektrika konstanto),
- =ε ε0 nomiĝas absoluta permitivo de la medio, aŭ dielektrika konstanto, (mezurita en C·V−1·m−1 aŭ F·m−1 aŭ ankoraŭ A·s·V−1·m−1).
Pli ĝenerale, la permitiveco ne estas konstanta, kaj dependas de la frekvenco de la alterna elektra kampo, pro alterna kurento aŭ elektromagneta ondo (lumo) [1]. Ĝi ankoraŭ dependas de la pozicio, de la konsistigo [2], de la malseko, de la temperaturo, ktp. Pri ne lineara materio eblas ke la permitiveco eĉ dependas de la intenso de elektra kampo.
En mikroskopa nivelo, la dielektra permeablo estas ligita al la ebleco de polarizado de molekuloj aŭ atomoj en la materio.
La valoroj de dielektrika permeablo de iaj materioj povas esti realaj aŭ kompleksaj.