Elektra ŝargo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektra ŝargo estas fundamenta konservita eco de materio. Materio kiu posedas ŝargon influiĝas de kaj produktas elektromagnetajn kampojn. La interagoj inter ŝargo kaj elektromagneta kampo estas la fonto de unu el la kvar fundamentaj fortoj.
Elektra ŝargo povas mezuriĝi rekte de elektrometro. Ĝia mezurunuo estas la kulombo (simbolo C). Observataj partikloj havas ŝargon kiu estas aŭ pozitiva aŭ negativa entjera oblo de la elementa ŝargo, kiu estas fundamenta fizika konstanto. La diskreta naturo de elektra ŝargo estis montrita de Robert Millikan en lia ole-guta eksperimento.
Plej multaj fizikistoj kredas ke hadronoj entenas kvarkojn, kies ŝargoj estas obloj de triono de la elementa ŝargo, sed ne povas rekte observiĝi krom en kombinaĵoj kiuj havas ŝargon kiu estas oblo de la elementa ŝargo.
Ankoraŭ unu natura unuo de ŝargo estas elektra ŝargo de Planck.