From Wikipedia, the free encyclopedia
Izabela d'Este (naskiĝis en Ferrara, en la 17-a de majo 1474 - mortis en Mantovo, en la 13-a de februaro 1539) estis unu el la plej gravaj virinoj de la Renesanco kaj de la ŝiaepoka kultura mondo. Ŝi estis filino de Herkulo la 1-a, Duko de Ferrara kaj Eleonoro de Aragono (1450-1493), kiu ŝiavice estis filino de Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (1423-1494).
Izabela d'Este | |||||
---|---|---|---|---|---|
Markizino de Mantovo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de majo 1474 en Ferrara, Italio | ||||
Morto | 13-a de februaro 1539 en Mantovo, Italio | ||||
Tombo | church Santa Paola (en) vd | ||||
Lingvoj | itala • latina vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Este • House of Gonzaga vd | ||||
Patro | Herkulo la 1-a vd | ||||
Patrino | Leonor de Aragono vd | ||||
Gefratoj | Beatrice d’Este (en) , Alfonso la 1-a d'Este, Ferrante d'Este (en) , Giulio d'Este (en) , Sigismondo d'Este (en) , Ippolito d'Este (en) kaj Lucrezia d'Este (en) vd | ||||
Edz(in)o | Francesco la 2-a Gonzaga | ||||
Infanoj | Frederiko la 2-a de Mantuo, Ippolita Gonzaga (en) , Livia (Paola) Gonzaga (en) , Ferrante Gonzaga (en) , Eleonora Gonzaga (en) , Ercole Gonzaga (en) , Fernando I Gonzaga, Conte di Guastalla, Duca di Ariano (en) vd | ||||
Parencoj | Margareta de Bavario, markizino de Mantovo (bopatrino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | salonestrino artkolektanto vd | ||||
Laborkampo | Kolektado vd | ||||
Aktiva en | Mantuo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis patronino de la artoj same kiel renoma figuro, kies pionira stilo de ŝiaj vestaĵoj kopiiĝis de virinoj tra la kortegoj en Italio kaj Francio. La poeto Ariosto nomis ŝin "la liberala kaj grandanima Izabelo", dum Matteo Bandello (1480-1562)[1] ŝin priskribis kiel la "plej sublima inter la virinaro". Niccolò da Correggio (1450-1508)[2] estis pli aŭdaca dirante ke ŝi estis "La Unua Damo de la Mondo".
Ŝi servis kiel regentino de Mantovo dum la foresto de sia edzo, Francisko la 2-a Gonzaga (1466-1519)[3], Markizo de Mantovo, kaj dum la malpliaĝeco de sia filo, Federiko la 2-a Gonzaga, Duko de Mantovo (1500-1540)[4]. En 1500, ŝi renkontiĝis Ludoviko la 12-a, en Milano, dum diplomatia misio kaj konvinkis lin ne sendi trupojn kontraŭ Mantovo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.