From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan Maksimoviĉ Soŝenko (ukraine Іван Максимович Сошенко, naskiĝis la 2-an de junio[jul.]/ 14-an de junio 1807[greg.] Boguslav, en la Kieva Gubernio de la Rusa imperio, mortis la 19-an de julio[jul.]/ 31-an de julio 1876[greg.] en Korsun, Ĉerkasa provinco) estis ukraina pentristo.
Ivan Soŝenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1807 en Bohuslav |
Morto | 19-an de julio 1876 (69-jaraĝa) en Korsun-Ŝevĉenkivskij |
Mortokialo | Malsano |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Soŝenko studis je la artakademio de Sankta Petersburgo ekde 1834–8, poste instruis pentradon en la gimnazioj de Niĵino ekde 1839–46, Nemyriv ekde 1846–56, kaj Kievo. Liaj verkoj inkluzivis portretojn, ĝenroscenojn, pejzaĝojn, kaj religiajn ikonojn.[1]
En 1835 li renkontis Taras Ŝevĉenko-n kaj amikiĝis kun li[2] kaj ankaŭ instruis lin la uzadon de akvareloj,[3] Soŝenko ankaŭ gaste enkondukis lin al la aŭtoroj kaj pentristoj Jevgen Grebinka, Vasilij Ĵukovskij, Karl Brjulov, kaj Aleksej Venecianov.
Myĥailo Ĉaly publicis biografion de Soŝenko en Kievo en 1876.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.