From Wikipedia, the free encyclopedia
Itio (helene Ίτυς, latine Itys) estis en la helena mitologio filo de la trakia reĝo Tereo kaj Prokno, filino de atena reĝo.
Tereo estis ligano de la reĝo Pandiono, helpis al li sukcese defendi Atenon. Poste li fariĝis edzo de la reĝa filino Prokno kaj ŝi donis al li ununuran filon Ition.
Foje Tereo faris kriman agon sur sia bofratino Filomela, kiun li delogis kaj sekse perfortis. Patrino de la malgranda Itio Prokno venĝis Tereon per murdo de la knabo, el kies kadavro ŝi preparis festenon por la edzo. Kiam Tereo ekkonis kion li ĵus manĝis, volis per glavo mortigi Proknon kaj Filomelon.
Dioj evitigis tion kaj ĉiujn tri transformis en birdojn. Sed al Itio nenio redonis lian vivon. Lia avo, la reĝo Pandiono pro funebro mortis.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Itys en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.