From Wikipedia, the free encyclopedia
Prokno aŭ Prokna (helene Πρόκνη, latine Procne) estis en la helena mitologio filino de la atena reĝo Pandiono.
La reĝo Pandiono edzinigis ŝin al trakia reĝo Tereo, sia ligano en milito. Prokno naskis ununuran filon Itison.
Kiam ŝi post kelkaj jaroj volis vidi sian fratinon Filomelon, Tereo forvojaĝis por ŝi en Atenon. Dum la reenvojaĝo li subiĝis al sia volupteco kaj belegan Filomelon seksperfortis. Pro timo ke ŝi na atestu kontraŭ li, ekscizis ŝian langon. Sed Filomelo trovis vojon kiel akuzi lin: enteksis la raporton en bildon. Kiam pri la krimo eksciis Prokno, preparis teruran venĝon. Al sia edzo prezentis por solena manĝo pecojn de la korpo de ilia filo Itiso. Furiozanta Tereo volis ambaŭ fratinojn mortigi, sed tion malebligis dioj kaj ĉiujn tri transformis en birdojn. Prokno fariĝis hirundo, Filomelo najtingalo kaj Tereo turniĝis en upupon.
La reĝo Pandiono el tio mortis pro bedaŭro.
Tiu ĉi okazaĵo estas komponita en Ovidiaj Metamorfozoj, Libro la 6-a - Prokno kaj Filomelo. Ĝi ankaŭ multe troviĝas sur vazaj pentraĵoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokné en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.