From Wikipedia, the free encyclopedia
István Chernel [iŝtvAn ĥernel?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Chernel István Dezső Ákos Elek [deĵO Akoŝ] estis hungara ornitologo. Lia nobela antaŭnomo estis chernelházi, lia patro estis Kálmán Chernel.
István Chernel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Chernel István Dezső Ákos Elek |
Naskiĝo | 31-an de majo 1865 en Kőszeg |
Morto | 21-an de februaro 1922 (56-jaraĝa) en Kőszeg |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ornitologo Beamter (en) |
István Chernel[1] naskiĝis la 31-an de majo 1865 en Kőszeg (Hungara reĝlando), li mortis la 21-an de februaro 1922 en Kőszeg.
István Chernel frekventis mezlernejon en Sopron, kie István Sándor Fászl instruis lin interalie kiel preparadi birdojn. Li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste en 1888 li eklaboris en urba administracio de Sopron. En la sekva jaro li abdikis kaj poste li okupiĝis nur pri birdoj. En 1890 li edziĝis, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis. Ekde 1890 li aliĝis al Ottó Herman por ekzameni traflugojn de birdoj. En 1891 li studvojaĝis al Norvegio, kie li ekzamenis la birdan populacion. Hejmenveninta li estis pioniro de la hungara skiado. En 1916 li estis gvidanto de la hungara ornitologio. Plej ofte li laboris ĉe Velence (lago).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.