Istanbula Teknika Universitato
politekniko ĉe Istanbulo, Turkio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Istanbula Teknika Universitato (turke İstanbul Teknik Üniversitesi) estas publika kaj internacia teknika universitato situanta en Istanbulo, Turkio. La universitato, kiu estis fondita en 1773, estas la tria plej malnova teknika universitato en la mondo [1]. Aldone al tio, la institucio estas konsiderita unu el la elstaraj akademiaj institucioj en Turkio. Aktuale en 2020, ĉirkaŭ 36,000 studentoj studas en la universitato. La reputacio de la universitato estas tre prestiĝa, ĝi emas akcepti ĉiun jaron nur ĉirkaŭ 1% de preskaŭ du milionoj da kandidatoj [2][3].
Rapidaj faktoj teknologia universitato • publika universitato, moto ...
Istanbula Teknika Universitato | ||
---|---|---|
teknologia universitato • publika universitato | ||
moto | Nuntempa tra la epokoj | |
Informoj | ||
fondodato | 1773 | |
speco | Ŝtata teknika universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 41° 6′ 18″ N, 29° 1′ 30″ O (mapo)41.10529.025 | |
lando | Turkio | |
urbo | Istanbulo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 15 358 vd (stato: majo 1984) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj • TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Anatolian University Libraries Consortium Association vd | ||
| ||
| ||
Fermi
La Teknika Universitato en Istanbulo estas implikita en la Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivelaj Inĝenieraj Eduko kaj Esploro (CESAER).