From Wikipedia, the free encyclopedia
La Instituto por Biologia Esploro de Israelo (IBEI, hebree הֶמָּכוֹן לְמֶחְקָר בִּיוֹלוֹגִי בְּיִשְׂרָאֵל, He-Machōn lə-Mechqar bijōlōgī bə-Yisra'el, angle Israela Instituto por Biologia Esploro; akronimo IIBR), estas ŝtatinstituto en Nes Ciona, Israelo, kiu faras esploradon en la kampoj de biologio, farmacia kemio kaj mediaj sciencoj. Ĝi estis establita en 1952 kaj funkciigas sub la oficejo de la israela ĉefministro [1].
Israela Instituto por Biologia Esploro | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 1952 vd | |
Geografia situo | 31° 55′ 29″ N, 34° 47′ 30″ O (mapo)31.92468134.791658 | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Nes Ciona | |
| ||
Fondinto(j) | Alexander Keynan vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La instalaĵo situas en Nes Ciona, proksimume 20 km sude de Tel-Avivo. Estas ĉirkaŭ 370 dungitoj, inkluzive de 160 sciencistoj kaj 170 teknikistoj. Sponsoroj inkludas agentejojn de Usono, Germanio kaj la MOS.
Ĝi estas ĝenerale kredita esti okupita en la fabrikado de biologiaj kaj kemiaj armiloj [2]. Israelo ne subskribis la Konvencion pri Biologiaj Armiloj, kaj subskribis sed ne ratifikis la Konvencion pri Kemiaj Armiloj.
Kiam El Al flugo numero 1862 kraŝis en Amsterdamo la 4-an de oktobro 1992, la instituto ankaŭ havis 240 kilogramojn da la kemia dimetilmetilfosfonato, kiu povas esti uzata, interalie, kiel komenca materialo por la nerva agento sarino [3][4].
Interalie, la IBEI respondecas pri la disvolviĝo kaj klinika testado de vakcino kontraŭ KOVIM-19 nomita BriLife (IIBR-100), kunlaborante kun Malsanulejo Hadassah en Jerusalemo. Fazo 2 de la klinikaj provoj de la israela vakcino estas atendita esti finita antaŭ frua majo 2021. La plano estas fari la Fazon 3-provo en Argentino, kiu postulus 24,000 ĝis 30,000 volontulojn [5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.