Islia lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Islia lingvo, Linguum Islianum aŭ Langue Isly estas internacia planlingvo proponita en 1901 de Fred Isly, franca ilustristo, en Parizo. Ĝi konservas latinan fleksian sistemon.
Pliaj informoj Ekzemplo ...
Ekzemplo | |
---|---|
Islia lingvo | Cujus appetat bonum alienum, amittat merito proprium bonum. |
Esperanto | Kiu deziras la havaĵon de aliulo, perdas juste la propran havaĵon. |
Latina lingvo | Qui appetit bonum alienum, amittit merito proprium bonum. |
Fermi
Rapidaj faktoj helplingvo, Lingvaj kodoj ...
Islia lingvo | |
helplingvo | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Linguum Islianum |
Fermi
Oni povas vidi, estas la klasika latina lingvo preskaŭ senŝanĝe. La evidentaj ŝanĝoj:
- anstataŭigo de qui (nominativo) je cujus (genitivo en la latina);
- ŝanĝo de finaĵo -it (tria konjugacio) al -at (unua konjugacio) en verboj, tio eble indikas la ekziston de nur unu konjugacio en la lingvo.
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 177 “1901” de Biblioteko Butler.