Islama Daŭa-Partio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Islama Daŭa-Partio (arabe حزب الدعوة الاسلامية, hizb al daŭa al islamija, latinliterigo laŭ DMG Hizb ad-Daʿwa al-islāmiyya; eblus traduki la nomon per "partio de islama misio") estas unu el la grandaj politikaj partioj en Irako.
Rapidaj faktoj partio, Komenco ...
Islama Daŭa-Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1958 vd | |
Lando(j) | Irako vd | |
Sidejo | Bagdado | |
Ĉefestro(j) | Nuri al-Maliki vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
En la parlamenta baloto de la 30-a de januaro 2005 ĝi kun aliaj, plejparte ŝijaismaj partioj, fondis la ligon Unuiĝinta Iraka Alianco (poste renomata Nacia Iraka Alianco). Partiestro estas la kuracisto Ibrahim al-Ĝafari. Malgraŭ sia ŝijaisma orientiĝo la partio ankaŭ havas sunaismajn membrojn.