From Wikipedia, the free encyclopedia
Isetskoje (ruse Исетское) estas vilaĝo en Tjumena provinco (Rusio), centro de Isetska distrikto.
Isetskoje | |||
---|---|---|---|
vilaĝo administra dividaĵo de Rusio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 626380 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 290 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 29′ N, 65° 19′ O (mapo)56.485865.3226 [+] | ||
| |||
La vilaĝo situas en suda parto de Turinska ebenaĵo, ĉe la rivero Iseto, 72 km sude de Tjumeno kaj 68 km sud-okcidente de la fervojstacio Jalutorovsko.
En 1898 ĝi estis nomita de vojaĝanto Konstantin Nosilov negranda, sed «vigla riĉa vilaĝo, konsiderante ĝian geografian situon, estonta urbeto». Li skribis ke iam tie ekzistis tatara urbeto, transformita de rusaj koloniistoj je remparburgo. En 1898 la vilaĝo havis bonan brikan preĝejon, vastan foiran placon kaj butikojn[8]. Nosilov konstatis ke ĉiujare la rivero Iseto subfosas la bordon, sur kiu staras la vilaĝo, pro kio konstruaĵoj devas densiĝi en ĉiam pli malvasta areo. Li prognozis kun certeco ke fine la rivero ĉirkaŭos la vilaĝon, transforminte ĝin je insulo. En Isetskoje kuniĝis kvar landvojoj — la Kurgana, Ŝadrinska, Jalutorovska kaj Tjumena — kio faris ĝin grava transporta nodo. Rande de la vilaĝo staris antaŭneloge konstruita granda malsanulejo, kie laboris kuracisto kaj sukuristo. Sabate okazis bazarvendado, sed foiroj estis subevoluintaj kompare al apudaj vilaĝoj. Tie haveblis tamen riĉaj negocistoj, el kiuj unu eĉ vendis birdaĵojn, ledojn kaj grason ĉiujare eksterlanden tra Rigo, enspezante po 500 000 rublojn[9].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.