La Irlanda Libera Ŝtato, en angla Irish Free State kaj en irlanda Saorstát Éireann [sˠiːɾˠsˠˈt̪ˠaːt̪ˠ eːɾʲən̪ˠ]; 6-a de decembro 1922 - 29-a de decembro 1937, estis ŝtato starigita en 1922 kiel "dominio" de la brita Komunumo de Nacioj laŭ la Angl-Irlanda Traktato subskribita de reprezentantoj de Britio kaj Irlando ĝuste dekdu monatojn antaŭe.[1][2] La tagon en kiu estis establita la Irlanda Libera Ŝtato, ĝi enhavis la tutan insulon Irlandon; sed, kiel oni timis, Norda Irlando tuj plenumis sian rajton laŭ la traktato foriri el la nova ŝtato. La Irlanda Libera Ŝtato efektive anstataŭis la memproklamitan ŝtaton de la Irlanda Respubliko (fondita la 21an de januaro 1919) kaj la konsiston de la Provizora Registaro de Suda Irlando. W. T. Cosgrave estis la Prezidento de la Plenuma Konsilantaro de la Irlanda Libera Ŝtato kaj estis kondukinta ambaŭ el tiuj registaroj ekde aŭgusto 1922.
Rapidaj faktoj historia lando • dominio de Brita Imperio • lando, Komunumo de Nacioj ...
Irlanda Libera Ŝtato |
|
6-a de decembro 1922 – 29-a de decembro 1937 |
|
|
|
|
historia lando • dominio de Brita Imperio • lando |
Geografio
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
|
|
Ŝtat-strukturo |
|
parlamenta monarkio |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj rilatoj |
|
|
Komunumo de Nacioj |
|
|
Fermi
La Irlanda Libera Ŝtato finis en 1937, kiam la civitanoj voĉdonis referendume anstataŭigi la konstitucion de 1922. Ĝi estis sukcedita de la suverena kaj nuna ŝtato Irlando, kiu, ĝis 1949, estis ofte menciita per sia irlandalingva nomo, Éire.