From Wikipedia, the free encyclopedia
Iosif Hodoș [josif hodoŝ] estis hungaria rumana politikisto, parlamentano, juristo, unu el la fondintoj de Rumana Akademio (1866). Lia familia nomvarianto estis Hodoșiu.
Iosif Hodoș | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1829 en Bandorf (Transilvanio, Habsburga Imperio) |
Morto | la 9-an de decembro 1880 en Nagyszeben (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto politikisto advokato |
Iosif Hodoș naskiĝis la 20-an de oktobro 1829 en Bandorf (Transilvanio), li mortis la 9-an de decembro 1880 en Hungara reĝlando en Nagyszeben (nuntempa Sibiu en Rumanio).
Iosif Hodoș frekventis diversajn mezlernejojn en Transilvanio. Li travivis la Hungaran revolucion en 1848, kie li estis aktiva pri la rumanaj interesoj. Printempe li finis la gimnazion, poste li aranĝis rumanan trupon, sed tiu estis forpelita al Bukovino fare de Józef Bem. La rusa armeo arestis lin, sed li rifuĝis kaj iris al Bukareŝto, poste al Transilvanio, fine al Vieno, kie li studis juron. Li akiris jam juran diplomon en Padovo en 1854. Post la diplomiĝo li revenis al Transilvanio, kie li estis juristo, en 1858 li estis jam memstara notario. En 1861 li iĝis subdepartementestro. Inter 1865–1878 li estis parlamenta deputito de la hungara parlamento, kie li strebis por la rumanaj interesoj. Li edziĝis en 1867, baldaŭ li havis gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.