La inuita lingvaro estas lingva grupo, parto de la eskima branĉo de la eskim-aleuta lingvofamilio. La inuitaj lingvoj estas parolataj en Gronlando, Kanado (Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj, Nunaviko, Nunatsiavuto kaj Jukonio) kaj Alasko. Ekzistas kvin inuitaj lingvoj konsistigataj per kontinuo de dialektoj, sed tri inuitaj lingvoj havas apartajn kodojn laŭ ISO 639:
- la gronlanda lingvo (kal, kl) de Gronlando
- la inuktituta lingvo (iku, iu) de norda Kanado
- la inupiaka lingvo (ipk, ik) de Alasko
Inuita lingvaro | |
lingva subfamilio • dialekta kontinuaĵo | |
---|---|
Eskima lingvaro | |
Parolantoj | 90 000 |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | inui1246 |
Angla nomo | Inuit |
Franca nomo | inuit |
La Esperantaj vortoj anorako, iglo, kajako kaj nunatako devenas de la inuita lingvo.
Plej ofte oni skribas inuitajn lingvojn per latinaj literoj, sed de la mezo de la 19-a jarcento la inuktituta lingvo havas ankaŭ propran silaban skribon. Tiu silaba skribsistemo nun apartenas al la kulturo de tiuj popoloj, kiuj vidas en ĝi spuron de sia identeco.
Klasifiko
De okcidento al oriento:
- alaska-inuita (inupiaka) lingvaro (Inupiaq):
- sevarda-inuita lingvo (Qawiaraq);
- nord-alaska inuita lingvo:
- Uummarmiutun estas dialekto de alaskaj inuitoj, transloĝiĝintaj dum 1910-aj—1920-aj jaroj al la delto de la rivero Makenzio, parto de la dialektaro Inuvialuktun;
- okcident-kanada inuita lingvo (okcidenta inuktituta lingvo):
- Siglitun estas malaperanta dialekto al la oriento de Makenzio;
- inuinaktuna lingvo (Inuinnaqtun), parolata sur Victoria-insulo kaj sur la alia bordo de la golfo de Amundsen, enhavas ankaŭ la dialekton Kangiryuarmiutun, inkludatan en la dialektaron Inuvialuktun;
- Natsilingmiutut;
- Kivallirmiutut;
- orient-kanada inuita lingvo (orienta inuktituta lingvo):
- iglulika (ajvilika-bafina) dialektaro:
- ajvilika dialekto (Aivilingmiutut);
- iglulika dialekto, parolata sur la duonlinsulo Melville (Nunavuto);
- nord-bafina dialekto, parolata en la nord-okcidento de Bafina insulo kaj sur pli nordaj insuloj;
- sud-bafina dialekto;
- kebekia dialekto (Nunavimmiutitut), parolata de ĉirkaŭ 11 mil homoj en Nunaviko;
- labradora dialekto (Nunatsiavummiutut), parolata de ĉirkaŭ 550 homoj en Nunatsiavuto (Novlando kaj Labradoro);
- iglulika (ajvilika-bafina) dialektaro:
- gronlanda lingvo (pli ol 50 mil parolantoj):
- okcident-gronlanda dialekto (Kalaallisut);
- orient-gronlanda dialekto (Tunumiisut);
- nord-gronlanda dialekto (Inuktun, aŭ avanersuarmiutut).
Kanada silaba skribsistemo
La inuktituta silabaro uzata en Kanado estas bazita sur silabaro inventita de misiisto James Evans. La nuna formo de la silabaro estis aprobita de Inuita Kultur-Instituto (Inuit Cultural Institute) en 1970-aj jaroj. En la ceteraj lokoj de la mondo oni uzas latinan skribsistemon por skribi inuite.
Ĉiuj signoj de la inuktituta silabaro estas en la unikoda normo.
Ekzemploj
- uvanga: mi
- ivvit: vi
- ilissi: vi
- uvagut: ni
- anaana: patrino
- ataata: patro
- irngutaq : knabo/knabino
- ui(k): edzo
- nuliaq: edzino
- qallunaaq: eŭropa homo
- kina: kiu
- qanuq: kiel
- qanga: kiam
- nani: kie
- li: jes
- aakka: ne
- nakurmik: dankon
- pisugtooq: blanka urso
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.