protokolo por rete babili From Wikipedia, the free encyclopedia
IRC estas protokolo por babili rete. La angla mallongigo signifas "Internet Relay Chat" (laŭvorte, "Interreta relajsa babilo"). Ĝi estas tiel nomata, ĉar diference de aliaj servoj por babilado, kiuj uzas unu centran servilon, IRC ligas multajn servilojn kune, kiuj relajsas mesaĝojn interalie.
Interreta relajsa babilo | ||
---|---|---|
retbabilado • komputila retkomunika protokolo • komunikilo • klienta-servila arkitekturo • text-based protocol vd | ||
Dum | 1989 - nekonata/nuntempe | |
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
Jarkko Oikarinen, kun helpo de siaj amikoj Jyrki Kuoppala kaj Jukka PIHL, kreis IRC je aŭgusto 1988, kiam li laboris por la Universitato de Oulu, Finnlando.[1]
Por konektiĝi kun IRC-servilo oni bezonas IRCan klientprogramon. Estas diversaj IRCaj klientoj por preskaŭ ĉiuj operaciumoj.
Kliento | Operaciumo(j) | Licenco(j) | Ligilo |
---|---|---|---|
Irssi | Tekstkonzoloj de Linukso, BSD, Unikso, Mac OS X | Libera laŭ GPL kaj senpaga. | |
KVirc | GNU/Linux, Unikso (BSD, Mac OS X), Vindozo | Libera laŭ GPL kaj senpaga. | Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine |
mIRC | Vindozo | Senpaga unu monaton, $20 poste. | |
XChat | Vindozo, Linukso, BSD, Mac OS X, Unikso | Ĉiuj versioj krom la oficiala vindoza versio estas liberaj kaj senpagaj; ekzistas ankaŭ senpagaj neoficialaj vindozaj versioj. |
Multaj klientoj ankaŭ kapablas skriptetiĝi por aldoni funkciojn al la programo.
Jenas listeto de la plej popularaj IRCaj serviloj.
Reto | Uzata servilo | pordo |
irc | irc://irc.xs4all.nl | 6661 |
under | irc://Diemen.NL.EU.Undernet.org | 6662 |
ef | irc://irc.isdnet.fr | 6669 |
dal | irc://nexgo.de.eu.dal.net | 6666 |
bras | irc://irc.cpunet.com.br | 6665 |
disc | irc://Roma.IT.Discussioni.Org | 6667 |
hispa | irc://libres.irc-hispano.org | 6667 |
freenode | irc://irc.freenode.net | 6667 |
Libera.chat | irc://irc.libera.chat | 6697 |
IrCQnet | irc://irc.icq.com | 6667 |
Eblas partopreni per IRC en la plej aktiva esperantlingva telegrama grupo, Nova Esperantujo (vidu la eksterajn ligilojn).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.