![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/75/Nonbinary_flag.svg/langeo-640px-Nonbinary_flag.svg.png&w=640&q=50)
Internacia tago de neduumuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La internacia tago de neduumuloj estas festata ĉiujare la 14-an de julio.[1][2][3] Ĝi celas kreskigi la konscion de neduumuloj kaj atentigi la problemojn, kiujn ili alfrontas, tra la mondo. Oni unue festis ĝin en 2012[4] pro blog-afiŝo de Katje van Loon.[5][6] Van Loon elektis la 14-an de julio, ĉar ĝi estas precize inter la internacia tago de viroj kaj la internacia tago de virinoj.[7][8]
Internacia tago de neduumuloj | |
---|---|
![]() | |
internacia tago • GLAT-konscia periodo | |
Festata | de neduumuloj kaj iliaj subtenantoj |
Speco | Internacia, kultura |
Dato | 14-a de julio |
Koneksas kun | internacia tago de transgenra videblo (en), internacia tago de viroj, internacia tago de virinoj, konscia semajno de neduumuloj |
La plimulto da ŝtatoj en la mondo ne leĝe rekonas neduumecon kiel genron, do preskaŭ ĉiuj, kiuj mem nomas sin neduumaj, ankoraŭ havas pasporton kiu indikas la sekson asignita je sia naskiĝo.[7] Aŭstralio, Argentino, Bangladeŝo, Kanado, Danio, Germanio, Nederlando, Nov-Zelando kaj Usono ampleksas opciojn de neduuma genro en pasportoj; aldone, 23 ŝtatoj de Usono kaj la Distrikto Kolumbio[9] permesas al loĝantoj marki sian genron kiel "X" en sia stirpermesilo.[10]
Ankaŭ ekzistas la konscia semajno de neduumuloj. Ĝi estas la semajno, kiu komenciĝas la lundon antaŭ la internacia tago de neduumuloj.[11][12]