Internacia alianco de virinoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Alianco de Virinoj (en angla: International Aliance of Women, IAW) estas internacia feminisma organizaĵo, fondita en 1904.[1] Ĝi reprezentas pli ol 50 organizaĵojn en la mondo samkiel nombron de individuaj membroj. La Internacia Alianco de Virinoj havas konsultan statuson ene de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Konsilio de la partopreniga statuso ĉe la Konsilio de Eŭropo. Ĝi havas konstantajn reprezentantojn en Novjorko, Vieno, Ĝenevo, Parizo, Romo, Najrobio kaj en Strasburgo.
Internacia alianco de virinoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1904 | |
Sidejo | Ĝenevo, [[]] | |
Ideologio |
liberala feminismo • liberala internaciismo • seksa egaleco • homaj rajtoj | |
Fondinto(j) | Carrie Chapman Catt vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La asocio origine nomiĝis International Woman Suffrage Alliance, IWSA (Internacia Virina Voĉdonado Alianco).
La baza principo de la Internacia Alianco de Virinoj estas ke ĉiuj knabinoj kaj virinoj egalrajte ĝuu homajn rajtojn.