From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Varnumero EAN-13 estas strekokodo (origine Eŭropa Varnumero aŭ en angla European Article Number, sed nuntempe renomita International Article Number, kvankam oni pluhavas la mallongigon EAN) komponita de 13 ciferoj (12 datumoj kaj 1 testocifero) kiel strikoda standardo kiu anstataŭis la originan sistemon de 12-cifera Universal Product Code (UPC) disvolvigita en 1970 fare de George J. Laurer.[1] La EAN-13 strekokodo estas difinita fare de la standarda organizaĵo GS1.
La strekokodoj EAN-13 estas uzataj tutmonde por marki produktojn ofte vendataj podetale ĉe vendejo. La numeroj enkodigitaj en strekokodoj EAN-13 estas numeroj identigaj de la produktoj, kiuj estas nomataj ankaŭ Japana Varnumero (JAN) en Japanio. Ĉiuj numeroj enkodigitaj en strekokodoj UPC kaj EAN estas konataj kiel Global Trade Item Numbers (GTIN, Tutmondaj Komercvaraj Numeroj), kaj ili povas esti enkodigitaj en aliaj strekokodoj GS1.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.