Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko
internacia ne-registara organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko (france Union géodésique et géophysique internationale, angle The International Union of Geodesy and Geophysics, mallongigite : IUGG) estas internacia neprofitcela organizaĵo kiu celas instrui, kreskigi kaj dokumenti esploradon de geodezio kaj geofiziko tutmonde.
Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko | ||
---|---|---|
scienca societo ![]() | ||
Komenco | 1919 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Potsdam | |
Membro de | Internacia Konsilio de Scienco Komitato pri Kosma Esplorado Internacia Scienca Konsilio ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La organizaĵo estis fondita en 1919 en Bruselo, Belgio kaj poste translokiĝis al la urbo Potsdamo en Germanio. La oficiala lingvo en la organizaĵo restis franca eĉ post la translokiĝo al Germanio. La unio celas antaŭenigi kaj kunordigi esplorlaborojn rilatajn al la fizikaj kaj kemiaj ŝanĝoj de la tero helpe de aeraj kaj satelitaj fotoj. La unio ankaŭ faras esplorojn en la Ekstertero kaj sur la planedoj. La unio kunigas sub ĝi ĉiujn profesiajn kaj sciencajn organizaĵojn traktantajn en la kampoj de geodezio kaj geofiziko kaj en kunlaboro kun akademiaj organizaĵoj. La organizaĵo estas membro de la Internacia Scienca Konsilio.