![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Tying_friendship_bracelet.jpg/640px-Tying_friendship_bracelet.jpg&w=640&q=50)
Internacia Tago de Amikeco
internacia tema tago / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Tago de Amikeco estas tago por celebri amikecon en diversaj landoj kaj internacie (angla: International Day of Friendship, araba: اليوم الدولي للصداقة, ĉina: 国际友谊日, franca: Journée internationale de l’amitié, germana: Internationaler Tag der Freundschaft, portugala: Dia do Amigo, rusa: Международный день дружбы, Kanara: ಸ್ನೇಹಿತರ ದಿನಾಚರಣೆ, hispana: Día del Amigo, urdua: عالمی یوم دوستی, hindia: मित्रता दिवस, bengala: বন্ধুত্ব দিবস, tamila: நட்பு நாள், telegua: స్నేహితుల దినోత్సవం, konkana: मित्रताचो दिस).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Tying_friendship_bracelet.jpg/640px-Tying_friendship_bracelet.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/HAPPY_FRIENDSHIP_DAY.jpg/640px-HAPPY_FRIENDSHIP_DAY.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Berkawan_dalam_kesukaan.jpg/640px-Berkawan_dalam_kesukaan.jpg)
La internacia festotago estas agnoskata de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011[1]. Ĝi okazas ĉiujare la 30-an de julio por memorigi pri la graveco de la amikeco inter homoj, landoj kaj kulturoj[2].
En 1997, la Unuiĝintaj Nacioj nomis Winnie-la-Pu la mondan ambasadoron de amikeco[3].
Origine iniciatis ĝin Cruzada Mundial para la Amistad, fondita en Paragvajo en 1958[4] kaj estis adoptita en diversaj landoj[5] sed ne ĉiuj festataj en la sama monato.
En sia mesaĝo de la 30-a de julio de la 2014-a jaro la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon admonis[6]:
|