From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Romaa Unio (IRU), (angle: International Romani Union, romaoj[1] nomas ĝin Romano Internacionalno Jekhetanipe) estas NRO kiu defendas la rajtojn de la romaoj/ciganoj.
Internacia Romaa Unio | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1965 vd | |
Sidejo | Vieno | |
Agareo |
Roma rights | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Enskribita kiel internacia organizaĵo ne havanta registaran karakteron, la Internacia Romaa Unio ĉeestas en pli ol 30 landoj kun sidejo en Prago, Ĉeĥio. IRU havas konsultajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konsilio de Eŭropo kiel reprezentanto de la Romaoj. Ekde 1986 ĝi estas ankaŭ membro de UNICEF.
La organizaĵo ekestis post la 1-a romaa mondkongreso, kiu okazis en Londono en 1971. La kongreso "celis strebi al 'internacia unueco'" en la batalo kontraŭ socia marĝenigo kaj celis plibonigi sociajn ŝancojn kaj politikan partoprenon. Kvin komisionoj estis starigitaj por trakti la naziajn krimojn, la socian kaj edukan situaciojn, samkiel la lingvon kaj kulturon de la romaoj. La lingva komisiono decidis uzi sole la terminon Roma kiel ĝenerala termino por membroj de la cigana malplimulto, al kiu ajn subgrupo ili apartenis, kaj tiel anstataŭigi ĉiujn konkurencajn eksterajn nomojn.
En 1965 estis fondita la Internacia Romaa Komitato, poste alinomata al Komiteto Lumniako Romano (Internacia Romaa Komitato) kiu poste fariĝis Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romaa Unio) en 1978[2] Honora prezidanto de la IRU en la fonda fazo estis la konata aktoro Yul Brynner. Li ludis aktivan rolon en la klopodoj de la romaoj unuiĝi internacie kaj akiri internacian agnoskon en la 1970-aj jaroj[3].
En la tuta mondo, la Internacia Romaa Unio reprezentas politike ĉiujn ciganojn/romaojn[1] (sintioj, kaleoj, lovarioj, ĉoriĉanioj, romungroj, vlaksoj, manuŝoj, ktp.) kaj agas en la plej bona intereso de la romaoj[4].
La organizaĵo sin devontigas disvolvi kaj antaŭenigi la kulturajn tradiciojn, la kutimojn kaj la lingvon de la romaoj.
Ĝi kunlaboras por solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn, edukajn kaj humanitarajn problemojn de la romaoj en ĉiuj landoj en kiuj ili vivas kaj servas kiel centro por la observado de la aktivecoj en ĉiuj reprezentitaj landoj rilate al la realigo de tiuj celoj[5].
Internacia Romaa Unio ankaŭ vigilas pri la apliko kaj la plifortigo de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sendepende de raso, sekso, lingvo aŭ religio.
(en) Ilona Klimova-Alexander, The Romani Voice In World Politics: The United Nations And Non-State Actors, Ashgate Pub Ltd, 2005, 195 paĝoj, ISBN 978-0754641735.
(en) Oficiala retejo de IRU:
(en) Prezidanteco de IRU: iru2020.org
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.