Internacia Nudisma Federacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Nudisma Federacio aŭ en pli laŭvorta traduko Internacia Naturisma Federacio (en Esperanto pli kutimas la nocio "nudismo" ol "naturismo") - laŭ la tri oficialaj federaciaj lingvoj germane Internationale Naturisten-Föderation (INF), angle International Naturist Federation (INF) respektive france Fédération naturiste internationale (FNI)) estas la tutmonda ombrelorganizaĵo de naciaj asocioj pri nudismo. Ĝi fondiĝis en septembro 1953 en la nudisma feriejo CHM Montalivet en sudokcidenta Francio.
Internacia Nudisma Federacio | |||||
---|---|---|---|---|---|
ombrelorganizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1953 vd | ||||
Lando(j) | Aŭstrio vd | ||||
Sidejo | Hörsching | ||||
Fondinto(j) | Albert Lecocq vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La federacio laŭ la stato de septembro 2013 havas 35 naciajn asociojn tutmonde, kaj aldone havas korespondantojn en iuj landoj, kie nudismo praktikiĝas, sed kie ne ekzistas formala asocio nudisma. La organizaĵo varbas por oficiala agnosko de "homa rajto pri nudeco en natura medio kaj je naturaj kondiĉoj" kaj por tutmonda rekono de la rajto praktiki nudismon (almenaŭ en interkonsentitaj areoj aŭ, kaze de publikaj naĝejoj kaj aliaj sportejoj, en interkonsentitaj tempoj). Ĝi subtenas la disvolviĝon de nudismaj feriejoj kaj sportejoj, kaj kunlaboras kun naciaj kaj internaciaj institucioj.
Membroj de la federacio estas la naciaj asocioj pri nudismo, krome ekzistas individuaj membroj kaj eksterordinaraj membroj kiel nudismaj feriejoj, hoteloj kaj saŭnejoj.