![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/ISA_logo.svg/langeo-640px-ISA_logo.svg.png&w=640&q=50)
Internacia Marfunda Aŭtoritato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Marfunda Aŭtoritato (angle International Seafund Authority , france Autorité internationale des fonds marins , hispane Autoridad Internacional de los Fondos Marinos) estas internacia organizaĵo establita en 1994 laŭ la Konvencio de UN pri la Juro de la Maro de 1982 [1]. Ĝi respondecas pri administritaj mineralresursoj sur la profunda marfundo ekster la kontinentdeklivo de la marbordaj ŝtatoj. La Marfunda Aŭtoritato havas sian ĉefsidejon kaj sekretariejon en Kingstono, Jamajko.
Internacia Marfunda Aŭtoritato | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
La ĉefsidejo de la Internacia Marfunda Aŭtoritato en Kingstono, Jamajko | ||
internacia organizaĵo interregistara organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1994 vd | |
Geografia situo | 17° 57′ 53″ N, 76° 47′ 30″ U (mapo)17.964767531-76.791708055 | |
Lando(j) | Jamajko vd | |
Sidejo | Kingstono | |
| ||
Celo | Minerala esplorado | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Marfunda Aŭtoritato estas regata de asembleo de reprezentantoj de la Membro-Ŝtatoj, kiuj elektas Konsilion. En julio 2018, 168 ŝtatoj estis membroj de la organizaĵo [2]. Membroj de la organizaĵo estas ĉiuj subskribintoj de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro.