Internacia Labor-Oficejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Labor-Oficejo (ILO) estis fondita en 1920 en Ĝenevo laŭ la traktato de Versajlo por interkonsentoj en industria leĝaro de diversaj regnoj. Komence ĝi uzis por oficialaj interrilatoj nur la anglan ka francan lingvojn, sed poste ankaŭ aliajn lingvojn. Kiam UEA proponis al ĝi la servojn de la delegitoj, ĝi ekaplikis Esperanton kun sukceso, precipe en la unuaj jaroj, kiam la retaro de la Oficejo ankoraŭ ne pretiĝis en la tuta mondo. ILO eldonis en Esperanto diversajn cirkulerojn kaj dokumentojn, instruigis Esperanton al kelkaj siaj oficistoj, sendis sian oficialan reprezentanton al Universalaj Kongresoj kaj eldonis depost 1921 sian oficialan bultenon, kiu estis aldonita al la gazeto de UEA.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Internacia Organizo de Laboro. Bonvolu diskuti en la Diskuto. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |