From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo (en la angla : The International Fund for Agricultural Development; en akronimoj : IFAD ) estas internacia agentejo subigita al la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia rolo estas helpi al evolulandoj kies ekonomio baziĝas sur agrikulturo, evoluigi profitodonan kaj altkvalitan agrikulturan industrion.
Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo | ||
---|---|---|
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 1977 vd | |
Lando(j) | Italio vd | |
Sidejo | Romo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La agentejo estis establita en 1977 post studo publikigita tiujare de Unuiĝintaj Nacioj kaj konstatis, ke 75% de la loĝantoj de evolulandoj loĝas en neevoluintaj agrikulturaj areoj, kiuj povas doni bonajn produktaĵojn. Tiu plibonigo de la agrikultura produkto kondukus al la kresko de tiuj landoj kaj pli malaltprezaj manĝaĵoj tra la mondo.
La organizo estas parto de la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj. La sidejo de la organizo troviĝas en Romo, Italio.
Aktuale en 2017, la prezidanto de la fondaĵo estas Gilbert Houngbo el Togolando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.