Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEF aŭ I.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro de FISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."
Rapidaj faktoj esperanto-organizaĵo, Komenco ...
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1948 vd | |
Moto | La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn. | |
Membro de | Universala Esperanto-Asocio (1953–) FISAIC vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi